La nombro de ŝatantoj de la paĝo de UEA en la socia retejo Facebook ("Vizaĝlibro") superis 5000 la 12-an de decembro. La paĝo estis kreita la 5-an de novembro 2009.
Kun 762 ŝatantoj Brazilo daŭre estas sur la unua loko, kun granda distanco disde Usono (433). Pli ol 100 ŝatantoj estas ankaŭ en Francio (249), Hispanio (222), Italio (215), Pollando (211), Meksiko (161), Litovio (144), Germanio (142), Rusio (131), Argentino (130) kaj Hungario (114). Rimarkindan salton en la statistiko faris Litovio, kiu en duona jaro preterpasis Germanion kaj Rusion. Cetere la ordo de la landoj restas sama jam de longe.
En la statistiko de urboj Rio-de-Ĵanejro tenas la unuan lokon kun 102 ŝatantoj, dum Vilno superis kun 92 ŝatantoj San-Paŭlon (78), kiu longe certigis ankaŭ la duan lokon por Brazilo. Sekvas Budapeŝto (55), Bonaero kaj Parizo (po 52), Meksikurbo (44), Hanojo kaj Moskvo (po 42), Braziljo kaj Madrido (po 37), Barcelono (36) kaj Londono, Romo kaj Varsovio (po 33).
La seksa distribuo restas sama ekde la komenco: 71% de la ŝatantoj estas viroj kaj 28% virinoj (la sekso de 1% ne estas konata). La proporcio de viroj estas do pli granda ol inter la individuaj membroj de UEA, el kiuj 66% estas viroj kaj 30% virinoj (sekso de 4% ne konata).
La UEA-komunumo en Facebook estas tre juneca. Unu el ses ŝatantoj (17,5%)
aĝas malpli ol 25 jarojn; ĉe la individuaj membroj de la Asocio nur unu
el dudek (5,2%). Kvarono (24%) aĝas 25-34 jarojn (6,2%), 18% estas
35-44-jaraj (7,4%), 29% estas 45-64-jaraj (32%), kaj 11% aĝas pli ol 64
jarojn (39,8%). Ĉar inter la individuaj membroj la aĝo de 9,3% ne estas
konata kaj en Facebook temas nur pri 0,5%, la aĝdistribuoj ne estas rekte
kompareblaj. Estas tamen klare, ke la UEA-komunumo en Facebook estas mezume
multe pli juna ol la kotizanta membraro.
4500 ŝatas UEA en Facebook
Gazetaraj Komunikoj n-ro 540 (2014-04-10)
Pli ol 4000 ŝatantoj de UEA en Facebook
Gazetaraj Komunikoj n-ro 515 (2013-09-09)
Pli ol 3500 ŝatantoj de UEA en Facebook
Gazetaraj Komunikoj n-ro 494 (2013-04-03)
Ankaŭ veteranoj en Facebook
Gazetaraj Komunikoj n-ro 485 (2012-12-20)
Jam pli ol 3000 en la Facebook-komunumo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 473 (2012-09-26)