La fondaĵo "Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano
Bachrich", kiun UEA povis starigi ĉi-jare per donaco de la gefiloj de
ges-roj Bachrich, disdonis 1 500 eŭrojn kiel siajn unuajn
subvenciojn. Ĉiuj sep petintoj ricevis subvencion, kiun la Libroservo de
UEA sendos kiel librojn aŭ aliajn eldonaĵojn laŭ la dezirlistoj, kiujn
la petintoj sendis.
Subvencion ricevis Esperanto-biblioteko en Ŝimonoseki (363 EUR), Bonaera
Esperanto-Asocio (258 EUR), Interkultura Centro Herzberg (237 EUR), Unuiĝo
Togolanda por Esperanto (229 EUR), Reinhard Haupenthal (206 EUR), Triesta
Esperanto-Asocio (130 EUR), Kulturdomo de Esperanto (Grésillon; 77
EUR).
Biblioteka Apogo Bachrich daŭrigas la tradicion de la iama Biblioteka
Apogo Thorsen, kies bonhavon donacis ges-roj Roma kaj Poul Thorsen kaj kiu
helpis pliriĉigi la kolektojn de Esperanto-bibliotekoj ekde 1997 ĝis
2011. Post unu jaro sekvos la dua aljuĝo de subvencioj de la nova
fondaĵo.
Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 827 (2019-09-24)
Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 15 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 782 (2019-01-31)
Biblioteka Apogo Bachrich: subvencipetoj atendataj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 753 (2018-08-24)
Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 8 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 708 (2017-10-13)
Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 699 (2017-08-23)