La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 66-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 100-a Universala Kongreso en Lillo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibroj. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo.
Validas krome la jenaj kondiĉoj:
Poezio: maksimuma longo ne fiksita
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj)
Teatraĵo: maksimuma longo ne fiksita
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo Lingvoj, artoj
kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj; proksimuma longo 400 x 65
karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas Luigi Minnaja.
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme
aperinta en 2014. Unu premio.
Ĉiujn konkursaĵojn en la branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵo kaj Eseo oni
sendu rete al la sekretario ĉe
Por la Branĉo Infanlibro oni sendu tri ekzemplerojn de la koncerna libro al: Ionel Onet, Libroservo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, kun la indiko "Por Belartaj Konkursoj" kaj unu al la adreso de la sekretario.
Premioj: unua premio € 260, dua premio € 182, tria premio € 104, Nova Talento € 182; Infanlibro de la Jaro € 546.
Detala regularo haveblas ĉe UEA, kaj legeblas ankaŭ rete.
Interkultura Novelo-konkurso (INK), de Akademio Literatura de Esperanto, sub aŭspicio de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 909 (2020-09-22)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 903 (2020-09-06)
Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020, la 6-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 902 (2020-09-02)
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)
Belartaj konkursoj de UEA 2020: partoprenu ĝis la 31-a de marto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 854 (2020-03-10)