Prof. Evaldo Pauli, la plej elstara Esperanto-aganto en la kampo de
filozofio dum la lastaj jardekoj, forpasis la 17-an de aŭgusto en
Florianópolis, la ĉefurbo de la brazila ŝtato Sankta Katarino. Li
naskiĝis la 24-an de februaro 1925.Komence de la 1980-a jaroj Pauli energie ekorganizis filozofian agadon en Esperanto. En la 68-a UK en Budapeŝto en 1983 li fondis Filozofian Asocion Tutmondan, kies prezidanto kaj ĉefa motoro li ĉiam restis. Samjare li lanĉis la filozofian revuon Simpozio, por kies eldonado li starigis la Kulturan Fondaĵon Simpozio. Ĝis 2007 aperis 47 numeroj. Sur la paĝoj de tiu revuo Pauli komencis grandan projekton de filozofia enciklopedio en Esperanto. Krom multaj libroj en la portugala, li aperigis Esperante la verkojn Rekta pensado (1984), Pri dubo kaj certeco (1984), Enkonduko en la kategoriojn de Aristotelo (1983) kaj Mil jaroj de kristana filozofio (1985). Li verkis ankaŭ la lernolibron Baza Esperanto / Esperanto básico (1985).
Ekde 1984 Evaldo Pauli estis delegito de UEA kaj fakdelegito pri filozofio. De 1986 ĝis 1992 li reprezentis Brazilan Esperanto-Ligon en la Komitato de UEA. En 2002 li estis elektita Honora Membro de UEA.
Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)
Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)
Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 808 (2019-06-19)