En la Solena Fermo de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero
estis anoncita la decido de Fondaĵo Grabowski asigni premion al la
eminenta Esperanta verkistino Marjorie Boulton, kiu en majo festis sian
90-an naskiĝdatrevenon.
La premio konsistas el monsumo de 1150 usonaj dolaroj. Marjorie Boulton
ricevas ĝin kiel rekonon pro sia tuta vivoverko, kiu inkluzivas multajn
pintajn verkojn de la Esperanto-literaturo, kiel ekzemple la poemarojn Kontralte, Eroj kaj aliaj poemoj, Rimleteroj (kun William Auld) kaj Du el (kun Poul Thorsen); la novelaron Okuloj;
la dramkolekton Virino ĉe la landlimo; la biografion Zamenhof,
aŭtoro de Esperanto; la biografian-literaturan studon Poeto fajrokora:
la verkaro de Julio Baghy; kaj la popularan progresigan legolibron Faktoj kaj
fantazioj.
Marjorie Boulton estas membro de la Akademio de Esperanto kaj Honora Membro de la Akademio Literatura de Esperanto.
Premio 2020 de Fondaĵo Antoni Grabowski al Bertilo Wennergren
Gazetaraj Komunikoj n-ro 907 (2020-09-11)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)
Premio Deguĉi 2019 al Heidi Goes
Gazetaraj Komunikoj n-ro 815 (2019-07-28)
Premio Deguĉi 2018 al Katalin Kováts
Gazetaraj Komunikoj n-ro 750 (2018-08-10)
Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski
Gazetaraj Komunikoj n-ro 745 (2018-08-08)