Du trionoj de la 272-paĝa Jarlibro konsistas el la adresoj de 1502 delegitoj en 101 landoj. Estas 53 ĉefdelegitoj, 843 lokaj delegitoj, 92 vicdelegitoj, 24 junularaj kaj 1151 fakaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas preskaŭ 800 fakojn. La unua parto, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2014, informas pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, akademioj, edukaj kaj kulturaj instancoj, bibliotekoj, radioelsendoj, kaj pri Esperanto en Interreto. Ĝi krome enhavas i.a. la Esperanto-rezoluciojn de Unesko kaj la dokumenton Strategiaj prioritatoj de UEA 2013-2017.
La individuaj membroj povas konsulti la Delegitan Reton k.a. informojn de
la Jarlibro ankaŭ per la reta Jarlibro. Tie krome eblas rekte kontakti
tiujn delegitojn, kiuj havas retadreson. En la ĉi-jara Jarlibro ili
nombras 1293 (86,1%), dum pasintjare temis pri 1283 (82,5%). Al parto de la
membroj la reta versio sufiĉas kaj parto ne bezonas la presitan libron,
ĉar ankaŭ alia familiano membras en UEA. Tiaj membroj estis petitaj
sciigi la Centan Oficejon pri la nebezono. Entute 340 (8%) rezignis pri la
presita versio, dum pasintjare ilia nombro estis 380 (9%). Pri la
Gvidlibro estis male: pri la papera versio rezignis 72 membroj (17%),
pasintjare 48 (14%).
Opero en Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 829 (2019-10-01)
La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)
Aperis la Dua Bulteno kun servoj (loĝado, ekskursoj, bankedo) por la 104-a UK, Lahtio 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 784 (2019-02-28)
Aperis nova libro - "Fundamento de la homaj rajtoj"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 660 (2016-12-16)
Aperis la aktoj de la Esperantologia Konferenco de la Rejkjavika UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 590 (2015-10-15)