Dank' al malavara donaco de la gefiloj de Johano kaj Maria Bachrich, UEA povis denove starigi fondaĵon por subteni la pliriĉigon de la kolektoj de Esperanto-bibliotekoj. Ekde 1997 funkciis Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, kies kapitalo elĉerpiĝis en 2011. Lastatempe la gefiloj de ges-roj Bachrich donacis al UEA 20 000 USD (ĉ. 14 500 EUR) kiel kapitalon de la Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich. La Estraro de UEA akceptis kun granda dankemo la donacon, kiu laŭ la interkonsento kun la gefiloj Bachrich ebligos subvenciojn dum dek jaroj.
Johano (Juan) Bachrich estis eminenta venezuela esperantisto, kiu naskiĝis en 1921 en Vieno kaj lernis Esperanton en 1938 en Zemun (Jugoslavio). Ekde 1948 li vivis en Venezuelo. Li estis longe la motoro de Venezuela Esperanto-Asocio, kiun li reprezentis en la Komitato de UEA ekde 1978 ĝis sia forpaso en 2005. Li estis ankaŭ mecenato de la Movado, kontribuante i.a. al la realigo de la instruaj videoprojektoj Mazi en Gondolando kaj Esperanto: Pasporto al la tuta mondo. En 2000 li fariĝis Honora Membro de UEA. Lia edzino Maria, ankaŭ esperantisto, naskiĝis en 1936 kaj forpasis en 2011.
Biblioteka Apogo Bachrich disdonos subvenciojn unuafoje ĉi-jare. Ili estas celitaj al Esperanto-bibliotekoj, kiuj ne estas financataj de ŝtata, urba aŭ alia ne-movada instanco. Diference de la iama Apogo Thorsen, kiu subvenciis nur akiron de libroj, la subvencioj estas uzeblaj ankaŭ por aliaj varoj aĉeteblaj ĉe la Libroservo de UEA.
Por peti subvencion, oni sendu priskribon pri la biblioteko kaj liston de
dezirataj libroj aŭ aliaj varoj, ordigitaj laŭ prefero. La petoj atingu
la Centran Oficejon de UEA ĝis la 30-a de aŭgusto papere (Nieuwe
Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) aŭ retpoŝte (
Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 827 (2019-09-24)
Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 15 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 782 (2019-01-31)
Biblioteka Apogo Bachrich: subvencipetoj atendataj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 753 (2018-08-24)
Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 8 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 708 (2017-10-13)
Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 699 (2017-08-23)