En konkurso de UEA, Aida Čižikaitė el Litovio kaj Ariadna García Gutiérrez el Kubo gajnis subvencion por vojaĝo al Vieno kaj partopreno en la terminologia somerlernejo, kiun la internacia terminologia reto TermNet okazigos de la 14-a ĝis la 18-a de julio.
Laŭ Mélanie Maradan, komisiito de UEA pri terminologiaj instancoj, la konkurso allogis sep partoprenantojn, el kiuj unu devis retiriĝi pro aliaj planoj. "La prijuĝo de la dosieroj estis tre malfacila pro la elstara kvalito de pluraj dosieroj", rakontas Maradan.
Por kuraĝigi ilin al plua terminologia aktivado oni aljuĝis libropremiojn
al la kvar aliaj konkursantoj.
14 elstaraj agantoj diplomitaj dum la Virtuala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 899 (2020-08-09)
MondaFest’ 2020: Por la Virtuala Kongreso Individuaj Membroj de UEA aliĝos senpage
Gazetaraj Komunikoj n-ro 885 (2020-06-16)
La dua aliĝperiodo de la UK en Montrealo plilongigita ĝis la 1-a majo 2020 pro la koronviruso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 855 (2020-03-13)
La dua bulteno por Montrealo 2020 haveblas rete
Gazetaraj Komunikoj n-ro 846 (2020-02-02)
Deklaro de UEA kaj ILEI okaze de la Internacia tago de edukado, 24 januaro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 843 (2020-01-22)