Surbaze de la prijuĝo de la Komisiono pri Internacia Kongresa Universitato, la Estraro de UEA elektis ok prelegojn por la 67-a sesio de IKU, okazonta dum la 99-a UK en Bonaero. La komisiono ricevis entute 16 proponojn. Kiel la rektoron de la ĉi-jara sesio la Estraro jam pli frue elektis la argentinan scienciston Jorge Montanari, kiu ankaŭ mem prelegos.
En Bonaero okazos jenaj prelegoj:
Michele Gazzola: Lingva justeco: kio ĝi estas kaj kiel taksi ĝin;
Trezoro Huang Yinbao: Genetika modifo kaj daŭripova agrikulturo;
Markos Kramer: Voĉdonsistemoj, grupaj decidoj kaj iliaj problemoj;
Francesco Maurelli: Ontologioj: filozofia koncepto kaj robotikaj
aplikoj;
Jorge Montanari: Nanomedicino: kontrolita liberigo, revolucio
pri kuraciloj;
Veronika Poór: Daŭripova ekonomiko por daŭripova mondo;
Orlando Raola: De acida pluvo ĝis pliacidigo de la oceanoj;
Sara Spanò: Utopio: "ne-lokoj" kaj "bonaj lokoj"
inter filozofio, historio kaj psikologio.
La prelegoj de Kramer, Poór kaj Spanò estos samtempe partoj de kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). La kursoj konsistos el du daŭrigaj prelegoj aldone al la IKU-prelego por pli profunda traktado de la temo. La kunlaboro inter UEA kaj AIS kadre de UK komenciĝis en 1995.
La prelegotekstoj aperos en la t.n. IKU-libro, lanĉota en la UK. Kelkaj antaŭaj volumoj estas ankoraŭ haveblaj ĉe la Libroservo de UEA. Krome, multaj el ili troviĝas en la IKU-sekcio de la retejo de UEA, kie baldaŭ legeblos ankaŭ la resumoj de la ĉi-jaraj prelegoj. Pluraj prelegoj estas spekteblaj en la Reta Kinejo de UEA.
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)