Same kiel en 2012, UEA denove ebligas al studentoj konkursi pri partopreno en terminologia trejnkurso de la internacia terminologia reto TermNet. La unusemajna ne-esperantista kurso okazos de la 14-a ĝis la 18-a de julio en Vieno. Antaŭkonoj pri terminologio ne estas postulataj sed jes interesiĝo pri terminologia administrado, ĉu el la vidpunkto de lingvistoj (ekz. tradukistoj), ĉu el tiu de aliaj fakuloj (ekz. inĝenieroj aŭ komputilistoj okupiĝantaj pri teknologioj por komunikado, dokumentado, klasifikado de scioj ktp.).
Per la konkurso eblos gajni subvencion por povi partopreni en la kurso. Ĝi valoras ĉ. 1000 eŭrojn kaj inkluzivas ĉambron en junulargastejo dum la kurso, unusemajnan bileton por la publika transporto, plenan studentan kurskotizon (390 eŭroj) kaj vojaĝkostojn ĝis maksimume 500 eŭroj. La subvencion gajnos du studentoj. Aliaj partoprenantoj povos gajni libropremiojn.
En la konkurso povas partopreni studentoj, kiuj estas individuaj membroj de
UEA/TEJO kaj, krom Esperanto, regas labornivele la anglan. Por partopreni
necesas prepari sian vivresumon (maksimume du paĝoj A4) kaj prefere
unupaĝan akompanan leteron, en kiu oni klarigu, kial oni volas lerni pri
terminologio. Ambaŭ dokumentojn oni sendu ĝis la 31-a de marto 2014 al
Raporton de partopreninto en 2012 vi povas legi ĉi tie.
Interkultura Novelo-konkurso (INK), de Akademio Literatura de Esperanto, sub aŭspicio de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 909 (2020-09-22)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 903 (2020-09-06)
Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020, la 6-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 902 (2020-09-02)
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)
Belartaj konkursoj de UEA 2020: partoprenu ĝis la 31-a de marto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 854 (2020-03-10)