Ankoraŭ eblas proponi prelegojn por la Internacia Kongresa Universitato de la 99-a UK en Bonaero (26 julio - 2 aŭgusto 2014), ĉar la limdato por kandidatiĝi estas prokrastita ĝis la fino de februaro.
La sesio de IKU en Bonaero estos jam la 67-a en la historio de tiu institucio. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj antaŭ 2014-02-28 al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, rete (
Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.
La prelegoj estu taŭgaj por klera publiko kaj pri interesaj, allogaj temoj. Aparte bonvenaj estas prelegoj lige kun la kongresa temo, Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco, sed bonvenas ankaŭ prelegproponoj pri aliaj temoj. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto, kune ne pli ol unu paĝo.
Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Akceptita prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas ĉe uea.org/teko/IKU.
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Lahtio: rektoro kaj programo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 795 (2019-04-11)
UEA invitas prelegi en la 72-a IKU-sesio en Lahtio: nova limdato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 778 (2019-01-23)
Internacia Kongresa Universitato kaj la Scienca programo en Lisbono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 731 (2018-04-03)
Internacia Kongresa Universitato kaj Scienca programo en Seulo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 683 (2017-05-12)