Ankaŭ tiuj, kiuj ne ĉeestis la 39-an Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA la 30-an de novembro 2013, povas nun spekti en la Reta Kinejo de UEA la prelegon, kiun prof. Federico Gobbo faris tiam pri la temo Instruiinterlingvistikon hodiaŭ: spertoj kaj konsideroj. La filmregistraĵo daŭras 32 minutojn. Gobbo, kiu ekde februaro gvidos la katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo, traktas la temon ĉefe surbaze de siaj spertoj en la Universitato de Torino. Kiel aparta filmo, 18-minuta, estas pubikigita la diskuto, kiu sekvis la prelegon.
Prof. Gobbo prelegis en la sama aranĝo ankaŭ pri lingvoj planitaj por
fikcio. Ankaŭ ĝia registraĵo estos baldaŭ aldonita al la Reta Kinejo.
Maia, Gobbo kaj de Kock en la novembra Malferma Tago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 762 (2018-10-23)
Tri prelegoj en la 44-a Malferma Tago de la Centra Oficejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 603 (2016-02-12)
Esperantologia Konferenco en Nitro alvokas prelegontojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 602 (2016-01-19)
Ok fakuloj prelegos en la Bonaera IKU-sesio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 542 (2014-05-02)
Kvar IKU-prelegoj en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 540 (2014-04-10)