D-ro Ivo Borovečki, Honora Membro de UEA, forpasis la 23-an de julio en Pula (Kroatio). Li naskiĝis la 25-an februaro 1924. Dum la Dua Mondmilito li aktive partoprenis en la kontraŭfaŝisma batalo. Li doktoriĝis en la Medicina Fakultato de Zagrebo en 1952. Specialisto pri radiologio, li laboris en Etiopio 1956-60, poste en Alĝerio kaj ekde 1961 en Pula ĝis la emeritiĝo en 1987. Li estis membro de la Kroatia Parlamento 1963-65.
Ivo Borovečki esperantistiĝis en 1940 kaj aktivis movade ekde 1945, ĉefe en la Zagreba Esperanto-societo "Bude Borjan", kies prezidanto li estis 1955-56. Li estis komitatano de UEA 1951-59, prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Federacio 1951-53 kaj prezidanto de LKK de la 38-a UK en Zagrebo en 1953. De 1953 ĝis 1956 li estis redaktoro de la Esperanto-elsendoj de Radio Zagrebo. Li estis lekciisto pri Esperanto ĉe la Ekonomika Fakultato en Zagrebo 1955-56. En 1959 li gvidis kurson en Adis-Abebo kaj starigis la unuan Esperanto-grupon en Etiopio. Li estis kursgvidanto ankaŭ en sia hejmlando kaj prezidanto de la Esperanto-societo "La Adriatika Stelo" en Pula. Kunredaktoro de La Suda Stelo 1947-50. Ekde 1955 li multe tradukis el la kroata poezio; liaj tradukoj aperis en multaj Esperanto-gazetoj kaj antologioj.
En 1997 d-ro Borovečki estis elektita Honora Membro de UEA.
Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)
Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)
Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 808 (2019-06-19)