En la Solena Fermo de la 98-a UK en Rejkjaviko oni anoncis la nomojn de 12 esperantistoj, kiujn la Estraro de UEA honorigis per Diplomo pri Elstara Agado aŭ per Diplomo pri Elstara Arta Agado.
Diplomo pri Elstara Agado:
Grietje Buttinger (Britio) pro gastigado de esperantistoj dum pluraj jardekoj; Kostas Kiriakos (Grekio) pro lia ampleksa libro en la greka pri Esperanto, aperinta okaze de la 125-jariĝo de la lingvo; Zsófia Kóródy (Germanio) pro instrua agado kadre de ILEI, KER-ekzamenoj kaj la Interkultura Centro Herzberg; Hans Michael Maitzen (Aŭstrio) pro reprezentado de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Vieno; Mélanie Maradan (Svislando) pro agado ĉe internaciaj terminologiaj instancoj kiel reprezentanto de UEA; Arikapalli Giridhar Rao (Hinda Unio) pro multflanka Esperanto-agado en la faka, instrua-ekzamena kaj organiza kampoj; Roland Rotsaert (Belgio) pro okupiĝo pri la Esperanto-biblioteko en la flandra urbo Kortrejko; kaj Bardhyl Selimi (Albanio) pro lia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado.
Diplomo pri Elstara Arta Agado:
Gerrit Berveling (Nederlando) pro kontribuo al la traduka
Esperanto-literaturo; Jorge Camacho Hispanio) pro kontribuo al la originala
Esperanto-literaturo; Georgo Handzlik Pollando) pro kontribuo al la Esperanto-muziko kaj eldona
agado; kaj Mao Zifu (Ĉinio) pro kontribuo al la originala Esperanto-poezio.
14 elstaraj agantoj diplomitaj dum la Virtuala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 899 (2020-08-09)
12 elstaraj agantoj premiitaj en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 816 (2019-07-29)
50 jaroj da elstara agado: honorigo de ESF
Gazetaraj Komunikoj n-ro 751 (2018-08-17)
14 elstaraj agantoj diplomitaj en Lisbono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 746 (2018-08-08)
UEA diplomis 8 elstarajn agantojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 697 (2017-07-30)