Sub la titolo Leksikologio, frazeologio, historio, semantiko kaj terminologio: du kontinentoj renkontiĝas en Hanojo aperis la aktoj de la 35-a Esperantologia Konferenco, kiu okazis en la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo en 2012. La volumon redaktis Christer Kiselman kaj Mélanie Maradan, kiuj ankaŭ gvidis la konferencon.
La Esperantologiaj Konferencoj estas organizataj de Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), la esplora branĉo de UEA, kaj ili okazas en ĉiu UK ekde tiu en Varno en la jaro 1978.
En Hanojo okazis kvin prelegoj. Tiu de Nguyen Xuan Thu estas verŝajne la unua publikigaĵo pri la temo, kiel esperantigi vjetnamajn nomojn. La kontribuaĵo de Kadoja Hidenori pri la konfronto inter frazeologio kaj lingvaj rajtoj estas firma kritiko de pluraj nuntempaj fenomenoj en Esperanto kaj esperantologio. La studo de Ilona Koutny traktas semantikajn modelojn kaj vortfaradon en pluraj lingvoj kompare al tiuj de Esperanto.
La prelego de Heidi Goes pri la historio de la indonezia Esperanto-movado estas unu el la rezultoj de ŝiaj esploroj, ankaŭ surlokaj; la alia estis restarigo de tiu delonge mortinta movado. Fine, Mélanie Maradan prezentas la vivon kaj verkon de Eugen Wüster kaj ŝian opinion pri terminologia laboro ĝenerale kaj pri la fonda kontribuaĵo de Wüster aparte.
Leksikologio, frazeologio, historio, semantiko kaj terminologio,
A4-formata kaj plaste kovrumita, havas 65 paĝojn. Ĝia prezo ĉe la
Libroservo de UEA estas €10,50 (plus sendokostoj kaj, en EU, imposto de
6%; triona rabato ekde 3 ekz.).
La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)
Aperis la Dua Bulteno kun servoj (loĝado, ekskursoj, bankedo) por la 104-a UK, Lahtio 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 784 (2019-02-28)
Aperis nova libro - "Fundamento de la homaj rajtoj"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 660 (2016-12-16)
Aperis la aktoj de la Esperantologia Konferenco de la Rejkjavika UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 590 (2015-10-15)
Aperis "Belarta rikolto 2014"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 556 (2014-10-14)