La prelego Kial ĵurnalistoj interesiĝu pri Esperanto?, kiun Kalle Kniivilä faris en la 38-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 27-an de aprilo, estas nun spektebla en la Reta Kinejo de UEA ĉe Vimeo kaj Youtube. La prelego estas ankaŭ legebla, ĉar ĝia teksto aperis en Libera Folio. Tiu reta ĵurnalo, kies redaktoro Kniivilä estas ekde ĝia komenco, iĝis dekjara du semajnojn antaŭ la Malferma Tago.
Kniivilä, mem profesia ĵurnalisto, donas multajn ekzemplojn pri la sinteno de ĵurnalistoj al Esperanto-rilataj aferoj. Tion li sondis per enketo, kiun li faris inter siaj kolegoj, demandante pri pluraj konkretaj aferoj, ĉu ili estas sufiĉe interesaj por ricevi spacon en gazeto. El la respondoj Kniivilä faras konkludojn kaj konsilojn pri tio, kiajn aferojn indas proponi al ĵurnalistoj por publikigo. Sekve, la prelego estas leciono pri informado pri Esperanto al la ekstera publiko.
La filmo estas realigita de Francisco L. Veuthey kaj daŭras 48 minutojn.
Krom la prelego, ĝi inkluzivas ankaŭ la diskuton kiu sekvis la prelegon. Ankaŭ
la alia prelego de Kniivilä en la Malferma Tago, Kial esperantistoj
interesiĝu pri ĵurnalismo?, estis registrita por la Reta Kinejo.
Kial esperantistoj festu la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo?
Gazetaraj Komunikoj n-ro 669 (2017-02-08)