En la 98-a UK en Rejkjaviko denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro.
Rajtos partopreni gejunuloj ĝis 30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo Claude Nourmont (
La junaj oratoroj povos elekti unu el jenaj temoj:
- Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj;
- Internacia Jaro de Kinuo: ĉu bonŝanco por la tutmonda ekonomio;
- Kiun vizion por moderna Esperanto-movado?;
- Esperanto en sociaj retoj kaj en retaj tradukiloj.
Oni devos paroli pri la elektita temo libere kaj sen antaŭpreparita teksto, sed oni rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de la parolado estos 10 minutoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva kaj stila, kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro.
Kompleta regularo de la konkurso troviĝas en la retejo de UEA.
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)
Konrad Andrzejuk venkis en la Oratora Konkurso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 512 (2013-07-29)
Plena milo aliĝis al Rejkjaviko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 504 (2013-06-21)
Esperantologia Konferenco en Rejkjaviko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 490 (2013-02-18)
Orlando Raola reĝisoros la kongresan temon de Rejkjaviko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 489 (2013-02-14)