Werner Bormann, doktoro pri ekonomiko kaj unu el la plej gravaj
gvidantoj de UEA dum la lastaj jardekoj, forpasis la 16-an de majo en sia hejmurbo Hamburgo. Li
naskiĝis en Berlino la 27-an de oktobro 1931. Bormann lernis Esperanton
post la dua mondmilito. Li estis prezidanto de Germana Esperanto-Asocio
1967-1977 kaj reprezentis ĝin en la Komitato de UEA 1967-1995. Li gvidis
la Lokan Kongresan Komitaton de la 59-a UK en Hamburgo en 1974. De 1971
ĝis 1980 li estis estrarano de UEA; 1974-1977 kiel vicprezidanto kaj
1977-1980 kiel ĝenerala sekretario. De 1992 ĝis 1995 li membris en la
Financa Komisiono de UEA. En 1993 Werner Bormann fariĝis Honora Membro de
UEA.Bormann estis aktiva preleganto kaj aŭtoro. Inter liaj verkoj pri lingvaj, lingvopolitikaj kaj movadaj temoj elstaras la prelegaro Bona ŝanco (1971) kaj Die Hamburger Interlinguistik-Vorlesung ("La Hamburga interlingvistika prelego", 1995). Kun Helmar Frank li publikigis Por plurlingveco de Eŭropo (1994). Kiel ekonomikisto li verkis i.a. Mondkomerco kaj lingvo (1993). Registraĵoj de liaj prelegoj en Hamburga Esperanto-Societo, Mia Esperanto-vivo kaj Zamenhof – pola humanisto, aperis kompaktdiske en 2004.
Por Werner Bormann Esperanto estis ankaŭ familia afero. Lia patro Artur Bormann estis konata interlingvisto kaj ankaŭ Honora Membro de UEA. Lia edzino Elsbeth Bormann, kiu mortis en 1996, estis elstara movadano, i.a. kiel prezidanto de Germana Esperanto-Asocio; ankaŭ iliaj du gefiloj fariĝis esperantistoj kaj aktivis en la junulara movado.
Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)
Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)
Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 808 (2019-06-19)