La 17-a de majo estas observata kiel Internacia Tago kontraŭ Gejfobio kaj
Transfobio. En tiu tago en 1990 la Monda Organizaĵo pri Sano forigis
samseksemon el la listo de malsanoj.
Jen la mesaĝo de Ban
Ki-moon, Ĝenerala Sekretario de UN, al la Internacia
Forumo kontraŭ Gejfobio, kiun la nederlanda registaro organizis en Hago la 16-an kaj 17-an de majo. La mesaĝo estis prezentita de Navanethem
Pillay, Alta Komisiito de UN por Homaj Rajtoj.
Mi havas la plezuron sendi salutojn al tiu ĉi unua Internacia Forumo
organizita de la nederlanda registaro por observi la Internacian Tagon
kontraŭ Gejfobio.
La batalo kontraŭ gejfobio estas kerna parto de la pli vasta lukto por
homaj rajtoj por ĉiuj. Ĝi kuniras kun la longdaŭra laboro de Unuiĝintaj
Nacioj por elimini rasismon kaj antaŭenigi seksan egalecon. La Universala
Deklaracio de Homaj Rajtoj promesas mondon liberan kaj egalan, kaj ni
honoros tiun promeson nur se ĉiuj – sen escepto – ĝuos la protekton
kiun ili meritas.
Dum generacioj gejaj, lesbaj, ambaŭseksemaj kaj transseksaj (GLAT) homoj
en ĉiuj regionoj estis submetataj al terura perforto pro siaj seksa
orientiĝo kaj seksa identeco. Ili estis traktataj senrespekte, moke kaj
diskriminacie. Oni igis ilin senti sin ĉiel krom liberaj kaj egalaj. Multe tro longe ilia suferado renkontis silenton en la haloj de povo.
Kiel Ĝenerala Sekretario mi havas la devon levi mian voĉon. Kune kun multaj sindevigintaj partneroj ni laboras por elstarigi tiun ĉi batalon kaj altiri pli da atento al la specifaj defioj frontantaj la GLAT-membrojn de nia homa familio. Mi aprecas ĉiujn kiuj subtenas tiun ĉi fortostreĉon kaj mi alvokas ankaŭ aliajn engaĝiĝi.
Ni scias kio devas esti farita. Drakonaj leĝoj uzataj por kriminaligi kaj puni GLAT-homojn devas esti anstataŭigitaj per novaj leĝoj, kiuj harmonias kun universalaj homrajtaj konvencioj kaj protektos ĉiujn kontraŭ diskriminacio surbaze de iliaj seksa orientiĝo kaj seksa identeco. Ankaŭ publika edukado estas esenca por defii negativajn stereotipojn kaj antaŭenigi pli grandan komprenon.
Fini gejfobion estas afero de persona sekureco, digno kaj eĉ transvivo por sennombraj individuoj. Temas ankaŭ pri longtempa klopodado – io kio laŭ mi estas decida por la misio de Unuiĝintaj Nacioj.
Mi dankas al vi ĉiuj pro via devontiĝo al la afero kaj deziras al vi
fruktodonajn diskutojn en la venontaj tagoj. Kun la forto de nia konvinko,
ni plu laboru por mondo de veraj libereco kaj egaleco por ĉiuj.
Ban Ki-moon
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)
Premio 2020 de Fondaĵo Antoni Grabowski al Bertilo Wennergren
Gazetaraj Komunikoj n-ro 907 (2020-09-11)
UEA fariĝis ĉefa partnero de KAEST 2020, kiu okazos rete (1-4 oktobro)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 906 (2020-09-11)