La internacia informejo por terminologio Infoterm, en kiu UEA membras ekde 2011, instigis la Komisionon pri Terminologiaj Instancoj de UEA al tradukado de la Unesko-dokumento Gvidliniojn por terminologiaj politikoj. La kelkdekpaĝa dokumento estas sistema referenco por ĉiu, kiu diverscele deziras projekti, plani kaj efektivigi terminologian politikon por subteni daŭrigeblan evoluigon de sia lingva komunumo.
La originala anglalingva dokumento estis tradukita de Geoffrey Sutton, kaj fake kaj lingve reviziita de teamo. Fine de aprilo ĝi aperis en la retejo de Infoterm apud versioj en dek aliaj lingvoj. Kvankam la Esperanto-versio ne estas oficiala dokumento de Unesko, ĉar Esperanto ne servas kiel oficiala lingvo de tiu organizaĵo, ĝi aperis kun permeso de Unesko.
Aliaj terminologiaj projektoj komenciĝos baldaŭ. Interesatoj pri
terminologio povos viziti la budon Terminologio dum la Movada Foiro
de la 98-a UK en Rejkjaviko.
Unesko eldonis unuan libron en Esperanto “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 896 (2020-07-31)
UEA lobiis por Esperanto en la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 836 (2019-11-22)
Unesko-Kuriero havos novan kuneldonanton post publikigo de ĉi tiu numero pri klimata ŝanĝo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 832 (2019-11-04)
La unuan fojon Unesko uzos Esperanton en festivalo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 820 (2019-08-25)
La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)