La Reta Kinejo de UEA pliriĉiĝis per du filmitaj
prelegoj pri tre malsamaj kampoj: literaturo kaj astrobiologio. Ambaŭ
filmoj estis realigitaj de Francisco L. Veuthey.
Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo estas prelego, kiun prof.
Humphrey Tonkin faris en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la
26-an de novembro 2012. En ĝi li parolas pri la nocio, ke la
Esperanto-literaturo fakte estas en si mem tradukita literaturo, ĉar ĉiu
literatura verko en Esperanto estas iasence manifestiĝo de la kultura kaj
lingva fono de la verkinto. La filmo inkluzivas ankaŭ la postprelegan
diskuton kaj daŭras 56 minutojn.
La alia filmo, Serĉado de ekstertera inteligenteco, estas registraĵo de
la prelego de prof. Amri Wandel en la Internacia Kongresa Universitato de
la 86-a UK en Kopenhago en 2011. Wandel prezentas metodojn kaj aparatojn
uzatajn por malkovri vivon kaj civilizaciojn ekster la Tero. Tiu fascina
sed ĝis nun senrezulta serĉado komenciĝis en 1960, kiam la
radioastronomo Frank Drake ekprovis kapti inteligentecajn signalojn el aliaj
steloj per radioteleskopo. La filmo daŭras 47 minutojn.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
14 elstaraj agantoj diplomitaj dum la Virtuala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 899 (2020-08-09)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
MondaFest’ 2020: Por la Virtuala Kongreso Individuaj Membroj de UEA aliĝos senpage
Gazetaraj Komunikoj n-ro 885 (2020-06-16)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)