Belka Beleva, aktorino kaj Honora Membro de UEA, mortis la 22-an de decembro en Sofio.
Ŝi naskiĝis la 29-an de januaro 1927 kaj esperantistiĝis en 1957. En 1958 ŝi kunfondis Bulgaran Esperanto-Teatron kadre de Bulgara Esperanto-Asocio. Kun sia edzo
Anani Anev (1916-1992), same kiel ŝi profesia aktoro, ŝi prezentiĝis ankaŭ duope sub la nomo AABB. Ŝi
partoprenis ankaŭ en la fama Internacia Arta Teatro, kiu funkciis de 1957
ĝis 1969 sub la gvido de Srdjan Flego.Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)
Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)
Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 808 (2019-06-19)