Esperanto estis prezentita la 28-an de novembro en kunveno de la
Packomitato de Neregistaraj Organzaĵoj ĉe la Viena sidejo de Unuiĝintaj
Nacioj. La kunvenon prezidis d-ro Hans Michael Maitzen, la
ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Vieno. Ĉeestis reprezentantoj de dek du
membro-organizaĵoj de la Packomitato. Mag. Bernhard Tuider, kiu estas alia
reprezentanto de UEA en Vieno apud d-ro Maitzen, prelegis pri la 125-jara
movado por la disvastigo de Esperanto.
En sia referaĵo Tuider reliefigis la
koherecon de la paca idealo de la Esperanto-movado kun tiu de la porpacaj
grupoj kaj movadoj burĝonintaj antaŭ la Unua Mondmilito. Li precipe
elstarigis la kontribuon de la aŭstraj nobelpremiitoj Bertha von Suttner
kaj ŝia posteulo-asistanto Alfred Hermann Fried.
Montriĝis, ke Bernhard Tuider tiel bone prezentis siajn tezojn, ke poste dum sufiĉe longa tempo la ĉeestantoj estis spronitaj diskuti pri la temo kun li kaj ankaŭ kun mi, rakontas d-ro Maitzen, daŭrigante: Mi persone aprezas tiun kunvenon kiel tre bonan kontribuon de nia UN-reprezentantaro al la jubileo de la 125-jariĝo de Esperanto.
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
Interkultura Novelo-konkurso (INK), de Akademio Literatura de Esperanto, sub aŭspicio de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 909 (2020-09-22)
Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 904 (2020-09-07)
UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)
14 elstaraj agantoj diplomitaj dum la Virtuala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 899 (2020-08-09)