Kiel oni nur lastatempe eksciis, jam la 17-an de majo forpasis la germana
esperantisto Richard Hirsch, Honora Membro de UEA ekde 1993.
Hirsch lernis
Esperanton en 1948 kaj membriĝis en UEA en 1952. De 1953 ĝis 2011 li
estis delegito kaj fakdelegito pri filatelo kaj SOS-aŭtoservo. Ekde 1973,
kiam li fariĝis ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio, lia nomo
sinonimis kun preskaŭ ĉiu administra kaj organiza laboro en GEA pli ol
dudek jarojn. Li estis komitatano A de UEA de 1973 ĝis 1989 por GEA kaj de
1996 ĝis 2004 por Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de
Esperantaĵ-kolektantoj. Li administris la Delegitan Reton de 1977 ĝis
1989. En tiu periodo li ankaŭ prizorgis Societon Zamenhof kaj Fondaĵon
Canuto. Hirsch estis peranto de UEA de 1973 ĝis 1998, dum samtempe lia
edzino Elisabeth, forpasinta antaŭ kelkaj jaroj, estis la ĉefdelegito.
Kiel fervora filatelisto-kolektanto Hirsch kompilis "Katalogo de la
Esperanto-filatelio" (1990) pri poŝtmarkoj, stampoj, glumarkoj k.a.
esperantaĵoj.
Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)
Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)
Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 808 (2019-06-19)