Ekde la 1-a de oktobro 2012 la Libroservo de UEA devos plialtigi la aldonvaloran imposton (AVI) por aliaj varoj ol libroj kaj periodaĵoj de 19% al 21%. Tio sekvas el la decido de la nederlanda registaro por pliekvilibrigi la ŝtatan buĝeton. Por libroj kaj periodaĵoj plu validos malpli alta imposto (6%).
La imposton devas pagi nur klientoj el la landoj de Eŭropa Unio. Kiu
intencas mendi diskojn, insignojn, glumarkojn aŭ aliajn nelibrajn varojn,
faros do saĝe mendante rapide, por ke la Libroservo povu
plenumi ĝin ankoraŭ en septembro. Ekde la 1-a de oktobro la Libroservo
fakturos 21%-an imposton por nelibroj ankaŭ en la kazo, ke la mendo estis
farita en septembro.
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
UEA fariĝis ĉefa partnero de KAEST 2020, kiu okazos rete (1-4 oktobro)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 906 (2020-09-11)
Unesko-Kuriero havos novan kuneldonanton post publikigo de ĉi tiu numero pri klimata ŝanĝo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 832 (2019-11-04)
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 831 (2019-10-24)