La flagoŝipo de la Esperanta libromerkato, la libroservo de UEA, povis kun kontento bilanci la vendojn dum la unuaj tri kvaronoj de 1999: fine de septembro la vendoj sumiĝis je 118 250 eŭroj, t.e. 260 600 guldenoj. Tio estas 30 700 gld. pli ol fine de septembro 1998.
Parte la kresko de la vendoj estas klarigebla per la bonega rezulto de la kongresa libroservo en Berlino, kiu superis tiun en la Montpeliera UK per preskaŭ 10 000 gld. Du trionoj de la kresko ŝuldiĝas tamen al la efika organizo de la vendejo en la Centra Oficejo. Regulaj vendokampanjoj direktitaj al elektitaj landoj kaj celgrupoj, rabatoj al la individuaj membroj de UEA, sistema reklamado, Malfermaj Tagoj de la CO kaj aliaj manieroj ebligis la kreskon. Plia faktoro estas la aktiviĝo de UEA mem kiel eldonisto de enhave kaj grafike kvalitaj libroj.
Tri monatojn antaŭ la jarfino estas certe, ke ĉi-jare la libroservo klare superos la magian limon de 300 000 gld. Ĝis nun oni superis ĝin nur en unu jaro, 1988, kiam la UK okazis en Roterdamo.
Bazon por bona evoluo ankaŭ en estonteco kreos la aperigo de nova eldono de la librokatalogo, kiu fariĝos ankaŭ rete konsultebla.
La kongresa libroservo amase vendis en Lillo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 589 (2015-10-08)
Libroservo de UEA en 2014: "Poŝamiko" venkis, vendoj malkreskis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 574 (2015-03-25)
Libroservo de UEA en 2013: "Poŝamiko" venkis, evoluo zorgigas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 535 (2014-02-21)
UEA-membraro en 2012: malkresko sed tamen super 5000
Gazetaraj Komunikoj n-ro 492 (2013-03-21)
Libroservo de UEA en 2012: "Poŝamiko" la plej furora
Gazetaraj Komunikoj n-ro 491 (2013-03-01)