Unu el la novaj libroj lanĉitaj en la aprila Malferma Tago de la Centra Oficejo estas R.U.R., la fama dramo de Karel Čapek (1890-1938), kies dua Esperanta eldono aperis ĉe KAVA-PECH kiel n-ro 47 en la serio "Oriento-Okcidento" de UEA. En Roterdamo la eldonisto Petr Chrdle mem prezentis la libron, kiu precipe famiĝis pro la vorto "roboto". La plena titolo de la verko estas Rossumaj Universalaj Robotoj. La Esperanta traduko de R.U.R. estis farita kaj unuafoje eldonita en 1926 de Moraviaj Esperanto-Pioniroj. El la klarigo en la dua eldono oni tamen ekscias, ke la reala tradukinto estis Josef Řebiček (1875-1960). Ĉar li mem ne deziris aperi propranome kiel tradukinto, ankaŭ la nova eldono respektas lian deziron sur sia titolpaĝo. La bele realigita reeldono estas ilustrita de Miroslava Tomečková.
La libro havas 119 paĝojn kaj kostas 15,90 eŭrojn.
Finiĝis la 6-a Tutmonda Ekzameno kaj komenciĝos serio de unuopaj sesioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 691 (2017-06-21)
La vivoverko de Zamenhof daŭre inspiras, 100 jarojn post lia morto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 680 (2017-04-14)
Proponu vian verkon por la Belartaj Konkursoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 609 (2016-03-09)
Szymborska en Oriento-Okcidento
Gazetaraj Komunikoj n-ro 578 (2015-06-19)
Verko de Couperus en la Serio Oriento-Okcidento por la aŭtora jubileo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 502 (2013-06-07)