Honora Membro de UEA, prof. d-ro Ottó Haszpra (1928-2012), forpasis la
18-an de aprilo en Budapeŝto, kie li naskiĝis la 11-an de septembro 1928.
Haszpra estis emerita profesoro de la hidrokonstrua katedro de la Teknika
Universitato de Budapeŝto, eksperto de UN, kaj ekde 2004 membro de la
Hungara Akademio de Sciencoj.Ottó Haszpra aperigis multajn sciencajn kaj popularsciencajn artikolojn en Esperanto kaj ofte prelegis. Li kunlaboris por la 6-lingva Geodezia fakterminaro (1976-1981) kaj por Hungara-Esperanta meza vortaro (1996). En 2000 aperis lia ampleksa Esperanto-lernolibro por hungaroj. Krom la historia trarigardo Esperanto – lingvo de natursciencoj kaj tekniko 1887-1986 (1988), Haszpra aŭtoris i.a. la studojn La vera kosto de la multlingveco (1978), Liter-ofteco en Esperantaj tekstoj (2001), La natura ŝarĝo de la lingvolernado kaj ties radikala malpliigo (2002), kaj Egalrajteco kaj ekonomieco en la internaciaj rilatoj (2005).
Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)
Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)
Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 808 (2019-06-19)