Ĉi-jare oni prifestas la 100-an datrevenon de Tibor Sekelj, kiu naskiĝis la 14-an de februaro 1912 kaj forpasis la 20-an de septembro 1988. Eŭropa Esperanto-Unio proklamis la jaron 2012 Jaro de Tibor Sekelj kaj la Komitato de UEA instigis la Esperanto-organizaĵojn atenti la jubileon kaj diskonigi la vivoverkon de tiu mondvojaĝanto, ĵurnalisto, verkisto kaj movada aganto.
Jam pasintjare UEA kontribuis al la informado pri Sekelj per ampleksa artikolo de Zlatko Tišljar en la revuo Esperanto (junio 2011) kaj per prelego de Spomenka Štimec en la Malferma Tago de la Centra Oficejo la 26-an de novembro.
La prelego de Spomenka Štimec estis filmita kaj ĝi estas nun spektebla en la Reta Kinejo de UEA. La 40-minutan filmon De Akonkagvo al Unesko redaktis Francisco L. Veuthey.
Filmo "Vizito al la Centra Oficejo" libere spektebla
Gazetaraj Komunikoj n-ro 865 (2020-04-22)
"Teo kaj Amo": konkurso de mallongaj filmoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 620 (2016-07-13)
Du filmoj aldoniĝis al la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 520 (2013-11-08)
Filmo pri Otto Jespersen en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 494 (2013-04-03)
Du novaj filmoj en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 492 (2013-03-21)