Post trisemajna necerteco pri la loko de la 68-a Internacia Junulara Kongreso post la subita rezigno de Japana Esperanto-Junularo, la Estraro de TEJO decidis okazigi ĝin en Hanojo, Vjetnamio, kiu ĉi-jare gastigos ankaŭ la 97-an Universalan Kongreson de Esperanto. Decidita estis ankaŭ la loko de la TEJO-kongreso en 2013. La 69-a IJK okazos en Israelo.
Pli da informoj pri ambaŭ decidoj legeblas en la intervjuo kun la prezidanto de
TEJO, Łukasz Żebrowski, kaj kun la estrarano pri kongresoj, Tina Tišljar.
KER-semajnfino en Eŭropo kaj Azio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 522 (2013-11-19)
Kievo gastigos IJK en 2011
Gazetaraj Komunikoj n-ro 369 (2010-03-12)
Doktoriĝo per Esperanto: Ziko van Dijk kaj la historio de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 246 (2006-11-08)
Trajna karavano al IJK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 69 (2000-02-21)
IJK de TEJO en 2000 verŝajne en Honkongo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 17 (1998-10-28)