Honora Membro de UEA s-ino Elna Matland forpasis la 23-an de novembro en
Bergeno, Norvegio. Ŝi naskiĝis la 28-an de aprilo 1921 en la sama urbo.
Matland lernis Esperanton en 1939 kaj baldaŭ ekaktivis movade. Ŝi estis
prezidanto aŭ sekretario de la lokaj kluboj en Bergeno kaj Sauda, kaj multjara delegito de UEA. Ŝi
estis ankaŭ estrarano de Norvega Esperantista Ligo kaj gvidis ĝin kiel
prezidanto de 1985 ĝis 1991. De 1983 ĝis 1995 ŝi reprezentis NEL en la
Komitato de UEA. Kulmino de ŝia esperantista agado estis la 76-a UK en
Bergeno en 1991, kies Lokan Kongresan Komitaton ŝi prezidis. En 1992 UEA elektis
ŝin kiel Honoran Membron. Krome ŝi estis honora membro de Esperanto-Klubo
Bergen ekde 1991 kaj de NEL ekde 2001. En 2009 ŝi ricevis la Reĝan
Arĝentan Medalon pro Merito rekone al ŝia laboro kiel instruistino
kaj al ŝia agado en sindikato, volontulaj organizaĵoj kaj ĉe lokaj
aŭtoritatoj.
Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)
Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)
Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 808 (2019-06-19)