En la 34-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 14-an de majo 2011 d-ino Věra Barandovská-Frank prelegis pri la granda humanisto Erasmo de Roterdamo. La temo de tiu Malferma Tago estis elektita omaĝe al la 500-a datreveno de la plej fama verko de Erasmo, Laŭdo de l’stulteco . Esperanta eldono de la verko, tradukita de Gerrit Berveling, aperis en 1988.
La prelego de d-ino Barandovská-Frank estas nun spektebla en tri partoj en la Reta Kinejo de UEA: http://www.vimeo.com/album/1712870
Per la Erasmo-filmo la Reta Kinejo de UEA komencas transiron el sia
ĝisnuna loko en Ipernity al Vimeo.
Tri prelegoj en la 44-a Malferma Tago de la Centra Oficejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 603 (2016-02-12)
Esperantologia Konferenco en Nitro alvokas prelegontojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 602 (2016-01-19)
Ok fakuloj prelegos en la Bonaera IKU-sesio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 542 (2014-05-02)
Kvar IKU-prelegoj en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 540 (2014-04-10)
Kvar prelegoj en la 40-a Malferma Tago la 10-an de majo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 533 (2014-02-03)