Kvankam la vendosumo de la libroservo en la Montpeliera UK, iom pli ol 120 000 gld., ŝajnis malfacile superebla rekordo, ĝi perdis la unuan lokon jam en la sekva UK. La libroservo de la Berlina UK registris novan rekordon: 130 000 gld. (59 000 eŭroj). Tio estas des pli rimarkinda, ĉar la Berlina UK nombris malpli da partoprenantoj ol la Montpeliera. En Montpeliero la kongresanoj butikumis en la libroservo averaĝe por 40 gld.; en Berlino ili elspezis 52 gld.
Pli abunda sortimento influis la kreskon. En Berlino eblis elekti inter 1800 titoloj de libroj, inkluzive kelkdekon da kasedoj, diskoj, vidbendoj, insignoj k.a. esperantaĵoj. En Montpeliero la nombro estis 1500.
Ĉi-sube aperas listo de la 25 plej furoraj titoloj. Eldonaĵoj de UEA kaj TEJO estas markitaj per asterisko.
La kongresa libroservo amase vendis en Lillo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 589 (2015-10-08)
Konrad Andrzejuk venkis en la Oratora Konkurso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 512 (2013-07-29)
Pekino gastigos la plej grandan UK post Berlino
Gazetaraj Komunikoj n-ro 184 (2004-07-14)
Furoraĵoj de la Kongresa Libroservo 2003
Gazetaraj Komunikoj n-ro 171 (2003-10-18)
Kio furoris en la kongresa libroservo en Tel-Avivo?
Gazetaraj Komunikoj n-ro 108 (2000-12-06)