"Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado" -- jen la kadra temo de la 44-a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj okazanta en la Universitato de Kopenhago. En la inaŭguro la 18-an de julio enkondukis la temon la vicprezidanto de ILEI, Duncan Charters, kiu komence skizis la historion de aranĝoj en kiuj esperantistoj kaj ne-esperantistoj kunlaboris tra lastaj jaroj por esplori diskriminaciajn praktikojn en transnaciaj kontaktoj. Al tiu vico aldoniĝos simpozio dum la du lastaj konferencaj tagoj, organizita de ILEI, kunlabore kun Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj la humanistika fakultato de la Universitato de Kopenhago. Tiu simpozio uzos Esperanton, la anglan kaj la danan.
La vicprezidanto informis la publikon pri kontraŭaj evoluoj en decidoj pri lingvo-elektoj en edukado. Lastatempaj iniciatoj portas novajn interlingvojn al la mikso, sed tiujn ekzemplojn kontraŭpezas ĝenerale sentataj tendencoj pri kreskanta limigo de lingvo-elektebloj. Li donis serion da konkretaj ekzemploj pri malkontentiga funkciado de tradukservoj kaj komunikado en sciencaj konferencoj laŭ la nunaj modeloj.
Al la konferenco kaj simpozio aliĝis pli ol 90 personoj, do temas pri la
plej granda konferenco de ILEI dum la lastaj 20 jaroj. La prezidanto de
ILEI, Stefan MacGill, en sia festparolo skizis la evoluon de la
konferencoj. El la ses lastaj konferencoj, kvar okazis ekster Eŭropo, du
el ili rekordaj laŭ partoprenantaro por ekstereŭropaj aranĝoj. La nuna
konferenco, kvankam en Eŭropo, havas ege kaj rekorde internacian
karakteron, kun partoprenantoj el i.a. Brazilo, Meksiko, Kubo, Benino,
Ganao, Indonezio, Nepalo, Japanio, Korea Respubliko kaj Ĉinio. La daŭrigo
resumis la tri pilierojn de ILEI-konferencoj: faka, labora kaj distra
program-fadenoj, kun starigo de la tezo, kiu tiu vicordigo spegulas la
relativan gravecon de ĉiu parto. La bunteco kaj denseco de la programo
konfirmas la unuavican rolon de la faka kaj la labora programoj. Aliflanke,
la tuja bona etoso de la interkona frandvespero montris, ke la distra
flanko pozitive disvolviĝos tra la sekvaj konferencaj tagoj.
(Laŭ Stefan MacGill)
Alvoko por la 43-a Esperantologia konferenco en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 845 (2020-01-30)
Deklaro de UEA kaj ILEI okaze de la Internacia tago de edukado, 24 januaro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 843 (2020-01-22)
UEA lobiis por Esperanto en la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 836 (2019-11-22)
Alvoko por la 42-a Esperantologia Konferenco en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 776 (2019-01-15)
Seminarioj de ILEI en Madrido kaj Kotonuo por trejni instruistojn: aliĝu!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 727 (2018-02-21)