Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO ricevis novan Estraron en la 67-a Internacia Junulara Kongreso okazanta en la ukraina ĉefurbo Kievo. Łukasz Żebrowski el Pollando fariĝis la nova prezidanto, transprenante la postenon de la aŭstro Gregor Hinker, kiu gvidis la junularan sekcion de UEA dum du oficperiodoj ekde 2007. En la antaŭa Estraro Żebrowski respondecis pri kongresoj kaj aktivula trejnado. Ankaŭ du aliaj estraranoj estis reelektitaj: Paulína Kožuchová el Slovakio daŭrigos kiel ĝenerala sekretario, dum la antaŭa kasisto Sergeo Tyrin el Israelo ekde nun respondecas pri informado.
Kvin anoj de la 8-kapa Estraro estas novaj: Alisa Nikitina el Ukrainio
(kasisto), Nico Huurman el Nederlando (aktivula trejnado), Petra
Smidéliusz el Hungario (landa agado), Michael Boris Mandirola el Italio
(eksteraj rilatoj) kaj Tina Tišljar el Kroatio (kongresoj).
La elekto de la nova Estraro okazis en la kunsido de la Komitato de TEJO la 16-an de julio. En la komuniko en la retejo de TEJO la Estraro, kiu stiros TEJO-n dum du jaroj ĝis 2013, "dankas pro la fido
de la komitatanoj kaj strebos laŭeble plenumi ĉiujn esperojn je
ĝi".
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Humphrey Tonkin: Honora Prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 897 (2020-08-08)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)