Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen helpas denove Esperanto-bibliotekojn por pliriĉigi siajn kolektojn. Tiu fondaĵo de UEA subtenos ĉi-jare jam por la 15-a fojo bibliotekojn, kiuj ne estas financataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. Lastjare naŭ bibliotekoj ricevis librojn je la valoro de 100 ĝis 200 eŭroj.
Por peti subvencion, oni sendu priskribon pri la biblioteko kaj liston de
dezirataj libroj. Diskoj k.a. ne-libraj varoj ne estos konsiderataj. La
petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro papere
(Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) aŭ rete al
Kun la vivo kaj agado de la dana Esperanta poeto Poul Thorsen (1915-2006), kiu kun sia edzino donacis la bazan bonhavon de la fondaĵo, eblas konatiĝi per la retejo www.poulthorsen.dk .
Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 827 (2019-09-24)
Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 15 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 782 (2019-01-31)
Biblioteka Apogo Bachrich: subvencipetoj atendataj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 753 (2018-08-24)
Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 8 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 708 (2017-10-13)
Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 699 (2017-08-23)