KULTURO KAJ SANO. Referaĵo por la Monda Jardeko de Kultura Evoluigo. Mervyn Claxton. Trad. Helga Rapley. Rotterdam: UEA, 1999. 42p. ISBN 92-9017-060-3. 21cm. Prezo: 5,40 eŭroj. (Triona rabato ekde 3 ekz.)
UEA eldonis trian titolon en la libroserio pri la temoj de la Monda Jardeko de Kultura Evoluigo de UN kaj Unesko. Post "Kulturo kaj evoluo" kaj "Kulturo kaj teknologio" aperis "Kulturo kaj sano", kies originalo estis eldonita de Unesko kunlabore kun Monda Organizaĵo pri Sano. Ĝia aŭtoro estas Mervyn Claxton, klerulo kaj eksdiplomato el Trinidado kaj Tobago. Ankaŭ la antaŭe eldonita "Kulturo kaj evoluo" estis lia verko.
En "Kulturo kaj sano" Claxton priskribas kiel evoluis la konceptoj de sano kaj malsano en diversaj kulturoj kaj historiaj epokoj. En fascina maniero li traktas la kaŭzojn kaj kulturajn, politikajn kaj sociajn sekvojn de famaj amasmalsanoj kiel malario, variolo, sifiliso kaj aidoso. Multan atenton ricevas la uzo de alkoholo, opio, kanabo kaj aliaj narkotaĵoj, kiuj ofte rolis en sociaj perturboj. Tre interesa estas la priskribo de la daŭra potencialo de popolaj kuracmetodoj apud moderna medicino.
Unesko eldonis unuan libron en Esperanto “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 896 (2020-07-31)
UEA lobiis por Esperanto en la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 836 (2019-11-22)
Unesko-Kuriero havos novan kuneldonanton post publikigo de ĉi tiu numero pri klimata ŝanĝo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 832 (2019-11-04)
La unuan fojon Unesko uzos Esperanton en festivalo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 820 (2019-08-25)
La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)