En la Berlina UK oni anoncis por la 50-a fojo la rezultojn de la Belartaj Konkursoj de UEA. La festan karakteron pligrandigis la sam-okaza lanĉo de "Lingva arto", festlibro per kiu UEA omaĝas al William Auld kaj Marjorie Boulton okaze de ilia 75-a naskiĝdatreveno ĉi-jare.
D-ro Vilmos Benczik, prezidanto de la Belartaj Konkursoj kaj redaktoro de "Lingva arto", skizis en sia malferma parolado la historion de la Konkursoj. Krom esti la plej longedaŭra seninterrompa artkonkurso de Esperanto, la Belartaj Konkursoj de UEA forte markis la evoluon de la Esperanta literaturo de la lasta duonjarcento. Benczik elstarigis la kontribuon de Auld kaj Boulton al la Konkursoj, unue kiel multfojaj premiitoj kaj poste kiel juĝantoj. Estis do nature ke la lanĉo de la festlibro okazis lige kun la publikigo de la rezultoj de la jubilea eldono de la Konkursoj. Marjorie Boulton ĉeestis la lanĉon, tuŝante la korojn de la grandnombra publiko per dankparolado, en kiu fascine kuniĝis la klereco, humuro kaj modesteco de la amata poetino.
Konvena al la jubileo de la Konkursoj estis, krom la multeco de la konkursaĵoj, ankaŭ la alta kvalito en multaj branĉoj. Sekve ankaŭ la nombro de aljuĝitaj premioj estis pli granda ol kutime. Unika estis la aljuĝo de du unuaj premioj en la branĉo de teatraĵoj al Paul Gubbins. En tiu branĉo la ĵurio ja ofte ne trovas verkon, kiu meritus la unuan premion.
Ankaŭ ĉi-foje malkovriĝis novaj talentoj. La laŭreatoj de la unua premio en poezio kaj kanto, respektive Antonio Valen kaj Valentina Maria Nan, partoprenis unuafoje kaj tuj atingis la plej altan rangon. Sekve ne estis aljuĝita la speciala premio "Nova Talento", per kiu oni kuraĝigas novulon, kiu nur iomete maltrafas "ordinaran" premion.
Laŭ interkonsento kun UEA, la literatura revuo "Fonto" aperigos plej multajn el la premiitaj verkoj. UEA mem planas eldoni antologion de la unuaj 50 jaroj de la Belartaj Konkursoj.
Interkultura Novelo-konkurso (INK), de Akademio Literatura de Esperanto, sub aŭspicio de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 909 (2020-09-22)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 903 (2020-09-06)
Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020, la 6-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 902 (2020-09-02)
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)
Belartaj konkursoj de UEA 2020: partoprenu ĝis la 31-a de marto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 854 (2020-03-10)