La antaŭa Estraro de UEA decidis dediĉi la temon de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago (23-30 julio 2011) al la Internacia Junulara Jaro, kiu komenciĝis en la ĉi-jara Internacia Junulara Tago la 12-an de aŭgusto kaj daŭros ĝis la sama tago en 2011. La nova Estraro konfirmis tion kaj elektis kiel la vortumon de la temo “Dialogo kaj interkompreno”. Per tiu vortelekto la Estraro kundividas la ideon de Unuiĝintaj Nacioj, kiu volas utiligi la Junularan Jaron por antaŭenigi dialogon inter junaj homoj trans ĉiuj limoj, ankaŭ trans generaciaj limoj.
La 96-a UK okazos do preskaŭ ĉe la fino de la Internacia Junulara Jaro, sed la Estraro de UEA instigas esperantistojn al vasta diskuto pri la kongresa temo jam pli frue. La revuo Esperanto k.a. eldonaĵoj kaj retaj forumoj de UEA estos malfermaj al kontribuaĵoj pri la temo. Nature la Estraro de UEA atendas ankaŭ aktivan engaĝiĝon de TEJO, kun kiu ĝi proksime kunlaboros pri la planado de la tema traktado dum la UK en Kopenhago. Okaze de la ĉi-jara Junulara Tago UEA jam diskonigis materialojn de UN pri la Jaro per Gazetaraj Komunikoj n-ro 393, www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php.
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
UEA planas prokraston de la UK en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 861 (2020-04-04)
La dua aliĝperiodo de la UK en Montrealo plilongigita ĝis la 1-a majo 2020 pro la koronviruso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 855 (2020-03-13)
105-a UK en Montrealo: multaj aliĝoj en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 817 (2019-08-08)
Rave ekskursi, malmultekoste loĝi kaj favorpreze aliĝi: la 104-a UK en Lahtio 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 773 (2018-12-23)