Multaj programeroj de la 95-a Universala Kongreso en Havano estis filmitaj kaj la registraĵoj aperos iom post iom en la Reta Kinejo de UEA. La laboro estas farata volontule kaj etendiĝos verŝajne tra du-tri monatoj. Kiel la unuajn la filmisto Francisco L. Veuthey finpretigis la programerojn La nova Estraro sin prezentas kaj La Centra Oficejo respondas, kiuj jam estas videblaj.
La programero La nova Estraro sin prezentas daŭris 1,5 horojn. En la Reta Kinejo ĝi estas dividita en tri partojn. La 50-minuta La Centra Oficejo respondas estas dividita en du partojn.
Reta Kinejo de UEA: www.ipernity.com/doc/97850/home/video
UK: pliaj programeroj rete mendeblaj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 610 (2016-03-23)
Kvar IKU-prelegoj en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 540 (2014-04-10)
Prelego de Federico Gobbo en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 528 (2013-12-23)
Du filmoj aldoniĝis al la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 520 (2013-11-08)
Prelego de d-ro Vergara pri la HIV/aidosa epidemio en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 499 (2013-05-17)