La festlibro por Humphrey Tonkin, La arto labori kune, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA. Kun 109 artikoloj, eseoj, studoj kaj rememoroj, bibliografio de Tonkin, kaj kelkdeko da fotoj sur 900 grandformataj paĝoj, ĝi estas biblioteko en si mem. La enhavo estas distribuita inter 11 rubrikoj:
1. Enkonduko (i.a. biografia konversacio kun Tonkin);
2. Lingvopolitiko kaj lingvoplanado;
3. Interlingvistiko;
4. Esperantologio;
5. Historio;
6. Movado kaj komunumo;
7. Apliko kaj disvastigo;
8. Literaturo;
9. Strategio;
10. Anekdotoj kaj rememoroj;
11. Aldonoj (i.a. bibliografio de Tonkin).
La enhavtabelo de la libro, antaŭparolo de prezidanto Probal Dasgupta, enkonduko de la redaktoroj Detlev Blanke kaj Ulrich Lins, kaj omaĝa mesaĝo de L.C. Zaleski-Zamenhof troviĝas en katalogo.uea.org/pdf/la_arto_labori_kune-komenco.pdf.
La arto labori kune kostas 60,00 eŭrojn kaj estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA kaj baldaŭ ĉe aliaj libroservoj. Mendante ĉe UEA oni ricevas rabaton de 1/3 ekde samtempa aĉeto de minimume 3 ekzempleroj. (Aldoniĝas 10% por la sendokostoj kaj en EU imposto de 6%.)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por eliminado de rasa diskriminacio, 21 marto 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 857 (2020-03-21)
Belartaj konkursoj de UEA 2020: partoprenu ĝis la 31-a de marto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 854 (2020-03-10)
Mesaĝo de UEA okaze de Internacia Virina Tago, 8 marto 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 852 (2020-03-03)
UEA alvokas al subteno "Partoprenu UK-on": Montrealo, 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 847 (2020-02-09)
UEA inaŭguras ĉe la reta Revuo Esperanto rubrikon pri Monda Kulturo: partoprenu!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 787 (2019-03-17)