La Estraro de UEA, kiu laboras kaj faras decidojn retpoŝte ankaŭ inter siaj fizikaj kunsidoj, nomumis en decembro tri komisiitojn.
Gabi Kosiarska fariĝis komisiito pri la Esperanta radiofonio, kampo, pri kiu ŝi ankaŭ profesie spertas pro sia laboro por la Esperanto-elsendoj de la Pola Radio. Kosiarska estas nova komisiito, dum la brazilano Emilio Cid, kiu jam kunordigis la gazetaran kampanjon pri la Bjalistoka UK, estis komisiita pri sama agado ankaŭ lige kun estontaj UK-oj.
Ankaŭ Robert Kaminski el Pollando ricevis taskon, pri kiu li okupiĝas jam longe kiel asistanto de la antaŭa komisiito. Temas pri la dokumentado pri ZEO-j, t.e. Zamenhof/Esperanto-objektoj. Pro sankialoj retiriĝis Raymond Boré, kiu en 2001 anstataŭis la faman veteranon Hugo Röllinger, aŭtoron de Monumente pri Esperanto.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)
Nova estraro de Institucio Hodler
Gazetaraj Komunikoj n-ro 872 (2020-05-15)
Membronombro 2019: nova kotizsistemo estis pozitiva por UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 853 (2020-03-05)