Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 353 (2009-12-26)
Mesaĝo al la 17-a Togolanda Esperanto-Kongreso

Mi ĝoje notas, ke la 17-a Togolanda Esperanto-Kongreso traktas diversajn formojn de diskriminacio. Tiel ĝi daŭriĝas tiuteman edukan agadon, kiu havas longan tradicion en Universala Esperanto-Asocio. Parolante pri longa tradicio, ni subkomprenas, ke temas pri problemaro, kiun ni daŭre spertas, eĉ se feliĉe ni povas ĝoji, ke multa progreso ankaŭ okazis. La Esperanto-movado estas unuavice movado kontraŭ la lingva diskriminacio. Tamen, UEA ne limigas sian agadon nur al tiu problemo. UEA estas eduka organizaĵo por klerigi siajn membrojn kaj aliajn esperantistojn ankaŭ pli vaste.

Ni ĵus festis la 100-an datrevenon de la naskiĝo de Ivo Lapenna. Estante finno, mi memoras, kiel li en la Universala Kongreso en Helsinko, en 1969, parolis pri la prahistoria kredo de la finna popolo je la forto de la vorto anstataŭ la forto de la perforto. Malgranda popolo ne povas progresi uzante forton kontraŭ aliaj por ekspluati ilin je sia propra profito. Ĝia forto estas en la vorto, tio estas, en strebado por edukado kaj klero. Tio validas ankaŭ por la Esperanta popolo, kiu nek povas nek volas posedi ajnajn perfortilojn. Por fariĝi pli forta kaj pli granda, nia popolo konstante eduku kaj klerigu sin. Ni lernu Esperanton ne nur, por ke la nombro de ĝia parolantaro kresku. Por ni Esperanto estu ilo, kiu helpu al ĉiu el ni kreski mem.

Ekzemploj pri la eduka agado de UEA rilate diskriminacion estas multaj. En 1974 UEA faris laborplanon por la Jardeko de Luktado por Forigo de Ĉiuj Formoj de Rasismo kaj Rasa Diskriminacio. Dum tiu jardeko, en 1980, okazis la 65-a Universala Kongreso en Stokholmo kun la temo "Diskriminacio". Ĉiaj formoj de diskriminacio estis traktataj, ekde lingva, kultura kaj ekonomia ĝis diskriminacio pro sekso, seksa orientiĝo kaj fizika handikapo. Lastatempe, UEA eldonis i.a. la libron Paĉjo, kio estas rasismo? de la fama aŭtoro Tahar Ben Jelloun. Grupoj, kiuj ofte estas flankenigataj aŭ eĉ persekutataj, en UEA estas egalaj kun ĉiuj aliaj. Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj estas unu el ĝiaj plej prestiĝaj fakaj asocioj, Internacia Asocio de Handikapitaj Esperantistoj preskaŭ tuj post ĝia fondo estis akceptita en UEA, kaj kun Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj UEA kunlaboras jam ekde 1990.

UEA senhalte klopodas, ke esperantistoj el ĉiuj mondopartoj povu efektive partopreni en la internacia movado. Ekde 1960, Fondaĵo Canuto ĝojigis milojn da gesamideanoj, kiuj ne povus mem pagi kotizon, per la membrokarto de UEA, la vera pasporto de Esperantujo. Triamonda Kongresa Fondaĵo faciligas de pli ol dudek jaroj al triamondanoj partoprenon en UK. Pro altaj kostoj kaj vizaj problemoj tiu helpo povas esti nur simbola, pro kio UEA iniciatis regionajn kongresojn. La unua el ili en Afriko okazis en 1990 ĝuste en Togolando, dek jarojn post la UK en Stokholmo, kie UEA lanĉis sian agadon en Afriko per speciala kunsido, kies postaj fruktoj estis konkreta plenumiĝo de celoj, al kiuj tiu UK estis dediĉita.

Mi deziras al la kongresanoj inspirajn diskutojn por ĉies kleriĝo kaj por la antaŭenigo de Unuiĝo Togolanda por Esperanto!

Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA

El Gazetaraj Komunikoj

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)

Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 887 (2020-06-18)

Mesaĝo de AVE kaj UEA okaze de la Monda Tago pri Medio, 5 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 883 (2020-06-05)

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia tago de Biciklo, 3 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 882 (2020-06-03)

Mesaĝo de TADEN kaj UEA okaze de la Monda Tago sen Tabako, 31 majo 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 881 (2020-05-31)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026