La januara numero de la revuo Esperanto estis enretigita jam la 21-an de decembro, samtage, kiam ĝia papera versio iris al la presejo. Ĝi estas la unua numero de la organo de UEA, kiun povas legi en la reto ankaŭ la Membroj kun Jarlibro kaj la Dumvivaj Membroj kun Jarlibro. Diference de Membroj-Abonantoj, Dumvivaj Membroj kaj Honoraj Membroj de UEA ili ne ricevas la presitan revuon, sed la reta eldono estas enhave kaj aspekte identa kun la papera versio. Por legi la retan revuon necesas unue registriĝi kiel uzanto de la reta Jarlibro ĉe reto.uea.org/. Samtempe oni ricevas aliron ankaŭ al la cetera enhavo, konstante ĝisdatigata, de la reta versio de la Jarlibro de UEA.
Per tiu ĉi plivastigo de servoj, kiujn oni ricevas kontraŭ la pago de la MJ-kotizo, UEA plenumas la deziron de tiuj, kiuj volas ricevi la monatan revuon de la Asocio nur rete kaj malpli koste. La MJ-kotizo estas malpli ol duono de la MA-kotizo kaj ĝi kompreneble plu inkluzivas ankaŭ la Jarlibron de UEA.
Plej simple oni povas aliĝi al UEA rete ĉe db.uea.org/alighoj/alighilo.php
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
MondaFest’ 2020: Por la Virtuala Kongreso Individuaj Membroj de UEA aliĝos senpage
Gazetaraj Komunikoj n-ro 885 (2020-06-16)
Jarkolektoj de la revuo Esperanto liberaj por elŝutado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 863 (2020-04-16)
100-jariĝo de la morto de Hector Hodler: revuo Esperanto libere elŝutebla
Gazetaraj Komunikoj n-ro 859 (2020-03-31)
UEA inaŭguras ĉe la reta Revuo Esperanto rubrikon pri Monda Kulturo: partoprenu!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 787 (2019-03-17)