Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 351 (2009-12-15)
Zamenhof-taga mesaĝo de la Prezidanto de UEA

Hodiaŭ ni festas la centkvindekjaran datrevenon de Lazaro Ludoviko Zamenhof. Ni reliefe rimarkas ankaŭ, ke ĝuste tiun ĉi tagon, en la lingvojubilea jaro 1987, forpasis profesoro Ivo Lapenna – kies centjaran jubileon ni ĵus festis, antaŭ nuraj ses semajnoj. La koincido de korifeaj datoj hodiaŭ venigas al krona fino nian jubilean sezonon komenciĝintan antaŭ pluraj jaroj – jam en 2005, cent jarojn post la prakongreso en Bulonjo sur Maro. Nun, fine de la jubileado, certe rekaptos sian ritmon nia ordinara ekzisto kiel valanoj. El tiu ordinaro ni venis grimpe al la jubilea pinto. Tiu pinto, por multaj el ni, prenis la geografian formon de reiro al la komencpunkto de Esperanto – Bjalistoko! Nun ni reiras al niaj valoj.

Kion ni portas kun ni tien? Ĉu la jubileoj ŝanĝis nin? Eble pli bonan konon de la vizaĝoj, kiujn ni atente rigardis en fotaj ekspozicioj kaj per aliaj rimedoj dum la jubileaj jaroj. Tamen, ĉu efektive? Ĉu al niaj grandaj korifeoj ekde Zamenhof ni omaĝantoj ne ŝuldas, ke ni lernu de ili la gravecon de renkontiĝoj de "homoj kun homoj"?

Por persone iom konatiĝi kun la situacio rilate la biografiajn informojn, mi serĉis la vikipediajn indikojn, specimene, pri du hazarde elektitaj esperantistoj, kiuj en niaj vicoj rolis kiel ordinaruloj, kvankam ekster Esperantujo ili estis pintaj figuroj – Rudolf Carnap kaj Joan Mascaró i Fornés. Mi konstatis, ke eĉ broŝuretoj, kiuj prezentus ilian vivon tra esperantista prismo, ankoraŭ ne disponeblas, kvankam ekzistas fontoj por pli bone konatiĝi kun ilia vivo. Per ekstervikipedia vojo mi ekaŭdis, ke la esperantistino Elisabet Abeyà okupiĝis pri la katalunigo de lia anglalingva verkaro. Mi estas certa, ke ŝi ankaŭ helpos plialtigi lian profilon inter la esperantistoj, kaj ke ĝenerale niaj historiistoj kaj biografoj iĝos multe pli aktivaj, se nia komunumo donos iom da prioritato al tiuspeca laboro. Mi tuŝas ĉi tiujn detalojn por tiri vian atenton ĝuste al tiu altkvalita atento, kiun Zamenhof en sia laboro dediĉadis ĝuste al la detaloj. Mi same detal-atente aŭskultos viajn apartajn emfazojn aperantajn en tiu ĉi tago grava al ni ĉiuj, kiujn sendube ĉiu "al si malsame prezentas". Por fini, mi invitas vin kunstari kun mi sub la arbego, kiun kreskigis por ni Lazaro Ludoviko Zamenhof – kaj voti, ke ni profundigos ĝiajn radikojn en nia humo.

Probal Dasgupta
Prezidanto de UEA

El Gazetaraj Komunikoj

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)

Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020, la 6-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 902 (2020-09-02)

Humphrey Tonkin: Honora Prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 897 (2020-08-08)

Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 887 (2020-06-18)

Mesaĝo de AVE kaj UEA okaze de la Monda Tago pri Medio, 5 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 883 (2020-06-05)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026