Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 343 (2009-10-16)
Dasgupta gratulis la novan Ĝeneralan Direktoron de Unesko

La prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta, gratulis la novan ĝeneralan direktoron de Unesko, la bulgaran ambasadorinon Irina Bokova, tuj post ŝia elekto fare de la Ĝenerala Konferenco de la organizaĵo la 15-an de oktobro.

"Ni estas malnovaj amikoj", skribis prof. Dasgupta en sia mesaĝo. Li klarigis, ke jam en 1954 Unesko starigis konsultajn rilatojn kun UEA kaj samjare en Montevideo ĝia Ĝenerala Konferenco akceptis rezolucion favoran al Esperanto. "Sojle de la centjariĝo de Esperanto, la Ĝenerala Konferenco de Unesko akceptis en Sofio en 1985 duan rezolucion, kiu ebligis al ni pli proksiman kunlaboron kun Unesko en la rapide ŝanĝiĝanta tutmonda kunteksto", Dasgupta aldonis altirante la atenton de Bokova al la speciala loko de la bulgara ĉefurbo en la historio de la rilato inter la du mondaj organizaĵoj. "Nia komuna interesiĝo pri la konservado de lingva kaj kultura diverseco kaj pri la kreado de leĝaj formoj al la ideo de lingvaj homaj rajtoj, faras el tio ĉi gravan rilaton – malmultaj NRO-j estas aktivaj en tiu ĉi kampo", skribis Dasgupta, finante per la certigo de UEA daŭre kunlabori kun Unesko pri komunaj temoj.

Irina Bokova estos investita en sia nova posteno la 23-an de oktobro kiel la unua virino en la historio de Unesko. "En mia laboro gvidos min mia koncepto pri nova humanismo por la 21-a jarcento", ŝi kristaligis sian mision tuj post la elekto.

El Gazetaraj Komunikoj

CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)

Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)

Unesko eldonis unuan libron en Esperanto “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 896 (2020-07-31)

UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)

Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026