Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 342 (2009-10-06)
La filma oferto de UEA plivastiĝis

La 6-an de oktobro aperis la 5-a numero de la filmĵurnalo UEAviva kun tri eroj. Unue Emilio Cid raportas pri la rezultoj de la informkampanjo ĉirkaŭ la 94-a UK en Bjalistoko, al kiu li alvokis laŭ komisio de la Estraro de UEA en la filmĵurnalo en majo. Cid estas sufiĉe kontenta pri la rezultoj kaj instigas plu daŭrigi la agadon ankaŭ nun, kiam la UK jam apartenas al pasinteco. En la dua ero, pruntita el la televida servo de UN, oni vidas elpaŝon pri lingvaj rajtoj fare de la UEA-reprezentanto Mireille Grosjean ĉe la Homrajta Konsilio de UN fine de septembro. La fina parto estas dediĉita al TEJO. Oni vidas sinprezenton de la nova Estraro de la junulara sekcico de UEA en la ĵusa ARKONES en Poznano, Pollando.

La reta kinejo de UEA ĉe Ipernity pliriĉiĝis per valoraj historiaj dokumentoj. La filmo Lingvo festis naskiĝtagon de Michael Cwik raportas pri la impona UK de la Jubilea Jaro 1987 en Varsovio. Scenojn el la Budapeŝta UK en 1966, i.a. kun fragmento el la festparolado de Ivo Lapenna, montras la filmo Esperanto-fonto, kiu unuavice rakontas pri la eventoplena historio de nekutima ZEO apud la hungara ĉefurbo. La plej lasta el la novaĵoj en la reta kinejo estas samtempe la plej malnova el ili, nome dokumenta filmo pri la 48-a UK en Sofio en 1963. Ĉiuj ĉi trezoraĵoj devenas el la Biblioteko Hodler, kies filmojn UEA iom post iiom ciferecigas por pli facile disponebligi ilin al la movada publiko.

La adreso de la reta filmĵurnalo en YouTube estas www.youtube.com/user/UEAviva kaj tiu de la reta kinejo en Ipernity www.ipernity.com/home/97850.

El Gazetaraj Komunikoj

“Mia Asocio, Mia Urbo”: filma konkurso vojaĝigos vin al Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 822 (2019-09-10)

Fulma oferto okaze de la Libro-Tago!!!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 526 (2013-12-13)

Aperis nova numero de LPLP -- speciala abon-oferto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 444 (2012-02-24)

Lingvopolitikaj aspektoj de la plivastiĝo de Eŭropa Unio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 212 (2005-08-24)

Averto pri monpetaj leteroj kaj komercaj ofertoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 19 (1998-11-22)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026