Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 331 (2009-06-23)
Helpo al Esperanto-bibliotekoj

Por la 13-a fojo UEA disdonos subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen al Esperanto-bibliotekoj. Rajtas proponi sin bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. Oni sendu priskribon pri la biblioteko kaj liston de dezirataj libroj laŭ ordo de prefero. Diskoj, vidbendoj, k.a. ne-libraj varoj ne estos konsiderataj. Subvencion oni ricevos kiel librojn laŭ la listo, kiu akompanis la peton. Pasintjare estis subtenitaj ses bibliotekoj je la valoro de 160-265 eŭroj.

La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis 2009-10-15 papere (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) aŭ rete al direktoro@.spamaĵo?co.uea.org.

Kun la vivo kaj agado de la Esperanta poeto Poul Thorsen (1915-2006), kiu kun sia edzino donacis la bazan bonhavon de la fondaĵo, eblas konatiĝi per la retejo www.poulthorsen.dk.


El Gazetaraj Komunikoj

Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 827 (2019-09-24)

Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 15 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 782 (2019-01-31)

Biblioteka Apogo Bachrich: subvencipetoj atendataj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 753 (2018-08-24)

Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 8 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 708 (2017-10-13)

Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 699 (2017-08-23)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026