La granda kroata lingvisto kaj esperantisto, akademiano Dalibor Brozović forpasis la 19-an de junio en Zagrebo. Brozović naskiĝis la 28-an de julio 1927 en Sarajevo. Li doktoriĝis pri filologia scienco en Zagrebo (1957). Li estis lektoro en la filozofia fakultato en Ljubljana (1953-1956) kaj poste asista profesoro (1956-1960) kaj plena profesoro (1960-1990) en la filozofia fakultato en Zadar. Ekde 1975 li estis kunlaboranta membro kaj ekde 1986 plena membro de la Kroatia Akademio de Sciencoj kaj Artoj (ĝis 1991 Jugoslavia Akademio de Sciencoj kaj Artoj), ekde 1986 membro de la Makedonia Akademio de Sciencoj kaj Artoj, kaj ekde 1989 membro de Academia Europaea (Londono). Li membris en la redakcioj de Ĝeneralslava lingvistika atlaso (Moskvo) ekde 1964 kaj de Eŭropa lingvistika atlaso (Florenco-Moskvo) ekde 1983. Ĝis 1991 li estis direktoro de la Leksikografia Instituto "Miroslav Krleža" en Zagrebo. Li estis vicprezidanto de la Respubliko Kroatio en 1990 kaj parlamentano 1992-1995.
Brozović esperantistiĝis en 1946. Fama kaj eble la plej influa lingvisto en Kroatio kaj Bosnio li preterlasis neniun okazon por esprimi sian apartenon al la Movado kaj subtenon al ĝiaj ideoj. La prestiĝo de Esperanto en lia lando estas grandparte ĝuste lia merito. Brozović verkis porokazan Esperantan poezion kaj esperantigis poezion el la kroata kaj makedona lingvoj. Multaj liaj verkoj aperis en La Suda Stelo (1951-1959) kun la pseŭdonimo Bo Zoroviĉ, i.a. Karnavala sonetaro pri esperantista vivo, reeldonita en la jugoslavia antologieto Reeĥoj (1961). En 1988 li fariĝis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. En 1992 li prelegis en la Internacia Kongresa Universitato de la 77-a UK en Vieno (1992). Li estis prezidanto de LKK kaj rektoro de IKU de la 86-a UK en Zagrebo (2001) kaj ekde 1992 prezidanto de Kroata Esperanto-Ligo.
Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)
Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)
Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 808 (2019-06-19)