Tripersona delegitaro de UEA estis tre varme akceptita en Unesko lundon, la 8-an de junio. Ĝi konsistis el la konstantaj Unesko-reprezentantoj de UEA Barbara Despiney kaj François Lo Jacomo kaj el eksprezidanto Renato Corsetti. Antaŭ la vizito prezidanto Probal Dasgupta sendis al Unesko detalan raporton pri la kontribuo de UEA al la Internacia Jaro de Lingvoj en 2008. La temaro de la Jaro estis multmaniere pritraktata en UEA kaj ĝiaj landaj asocioj. La plej pintaj kulminoj en tio estis la 93-a UK en Roterdamo en julio, kies kongresa temo kombinis la Jaron de Lingvoj kun la 100-jariĝo de UEA, kaj la konferenco en la Pariza sidejo de Unesko en decembro, kiu samtempe fermis la Jaron de Lingvoj kaj malfermis la Zamenhof-jaron.
La delegitaro de UEA estis unue akceptita de la programspecialisto Mauro Rosi. Montriĝis, ke li funde pristudis la dosieron de UEA, komisiite de s-ino Françoise Rivière, asista ĝenerala direktoro pri kulturo, al kiu ĝi estis direktita. Post preparaj diskutoj kun Rosi, la reprezentantoj de UEA estis akceptitaj de s-ino Rivière mem. Rosi resumis al la asista ĝenerala direktorino la raporton de UEA, ne forgesante elstarigi la rapidecon kaj efikecon, kun kiuj UEA organizis tradukadon de la inaŭgura mesaĝo de la ĝenerala direktoro de Unesko pri la Lingvojaro al kvardeko da lingvoj pere de Esperanto.
Dum la renkontiĝo kun s-ino Rivière la reprezentantoj de UEA prezentis al ŝi ankaŭ la proponon de UEA, ke la Jaro de Lingvoj ricevu daŭrigon en formo de Internacia Jardeko de Lingvoj. La asista ĝenerala direktorino trovis la ideon tre interesa, ne laste pro tio, ke laŭ ŝi la Kultura Fako de Unesko estas nun pli ol antaŭe premata por agi favore al lingvoj. Dum la lasta parto de la renkontiĝo oni diskutis pri la eblecoj kaj la plej sekvinda vojo por antaŭenigi la ideon pri la Jardeko. En Unesko pri deklaro de temaj jaroj kaj jardekoj kompetentas la Ĝenerala Konferenco, al kiu nur la membroj-ŝtatoj rajtas fari proponojn. Sekve necesos silenta diplomatio kaj premagado por akiri la subtenon de sufiĉa nombro da ŝtatoj kaj por persvadi ilin fari proponon. La sekva Ĝenerala Konferenco, al kiu eblus submeti ĝin, estos en oktobro 2011. Sukceso tie povus do signifi, ke la Jardeko de Lingvoj daŭrus de 2012 ĝis 2021.
Unesko eldonis unuan libron en Esperanto “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 896 (2020-07-31)
UEA lobiis por Esperanto en la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 836 (2019-11-22)
Unesko-Kuriero havos novan kuneldonanton post publikigo de ĉi tiu numero pri klimata ŝanĝo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 832 (2019-11-04)
La unuan fojon Unesko uzos Esperanton en festivalo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 820 (2019-08-25)
La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)